Saluton!
Jam la oka Somera Mezeuropa Renkontiĝo (SOMERE) okazos ĉi-jare, de la
23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2010. Ni denove kunvenos en la plaĉa
Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier (Treviro),
kie okazis jam pluraj belaj kunvenoj de SOMERE.
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Ĉu ĉi-jare fine de julio/komence de aŭgusto konvenos
kaj plaĉos al vi? Tiam
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi
lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Deko da homoj jam aliĝis
Venonta limdato: 20-a de junio
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi - se eblas, en
ne tro fora estonteco (venonta limdato estas la 20-a de junio). Ĝis nun
deko da aliĝintoj troviĝas sur la paĝo
http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere8.php - aliaj
jam anoncis sian intencon veni.
La informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE troveblas en la reto ĉe
http://www.esperantoland.org/somere/ .
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE (aŭ dum Internacia Kongreso en
Strasburgo, http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso)
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand, Internaciaj ferioj,
http://www.esperantoland.org